Betonada akvo
El Vikipedio
Betonada akvo estas uzata por elfari betonmiksaĵon (miksakvo) kaj por flegado de betono dum ĝia hardiĝado (flegoakvo)
Miksakvo estas aldonata en betonmiksaĵon en la daŭro de miksado; ĝi devas plenumi certajn preskribojn pri pureco.
Ĥemie ligita akvo aperas en la produktoj estiĝintaj en hidrataj procesoj.
Libera akvo estas en kapilaroj de diametro pli granda ol 0,2 mikrometroj.
Agresiva akvo havas povon damaĝi konstrumaterialojn, al kiuj ĝi senpere rilatas.
Malsaturita akvo estas tre mola, entenanta malpli ol 0,6 g de kutimaj saloj en litro, karakteriza per solva povo.
Sulfata akvo havas pliigitan koncentritecon de solveblaj sulfatoj
Karbonata akvo estas gasakvo kun pliigita koncentriteco de agresiva karbondioksido (CO2).
Masa proporcio de libera miksakvo kaj cemento en volumena unuo de kompaktigita freŝa betono estas nomata akvocementa faktoro.
Kategorioj: Betono | Akvo