Beyoncé Knowles
El Vikipedio
Beyoncé Knowles | |
---|---|
Soula kaj ritmenblusa kantistino kaj aktorino | |
Naskiĝo | 4-a de septembro, 1981 Houston, Teksaso |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Beyoncé Giselle Knowles (* 4-an de septembro 1981 en Houston, Teksaso) estas usona ritmenblusa kaj soula kantistino kaj aktorino. Ŝi estis membro ĝis 2005 en la ritmenblusa ingrupo Destiny's Child. Oni plej ofte mencias ŝin kiel Beyoncé, kiu estas samtempe ŝia artista nomo.
Li sursceniĝis en aĝo de sep jaroj, kiel lernanto de dancista lernejo kaj ankaŭ kiel membro de la preĝeja ĥoruso. Tie - en la ĥoruso - konatiĝis ŝi kaj ŝia nepo Kelly Rowland kun la pli postaj bandanojn Latavia Roberson kaj LeToya Luckett. Patro de Beyoncé, Mathew Knowles apogis komencon de formiĝo de Destiny’s Child en 1990. Anstataŭ Latavia kaj Letoya alvenis en 2000 Michelle Williams kaj Farrah Franklin.
Dum tiu 10 komunaj jaroj, la junulinoj iĝis unu el la plej popularaj R&B-grupo, kiuj vendis pli ol 33 milionojn da albumoj kaj ricevis du Grammy-premiojn.
La membroj de la grupo decidis en 2001 memstariĝi. Plej sukcesa el ili iĝis Beyoncé.
Ŝi komencis sian aktorinan karieron per la Mtv-produkto Carmen: A Hip Hopera. Ŝi aperis en 2002 en ĉarma rolo de Foxxy Cleopatra en amuzfilmo de Austin Powers: Ora ilo. Samtempe aperis lia unua albumeto Work It Out. Beyoncé poste laboris kun Jay-Z (03 Bonnie & Clyde)
Ŝia albumo Dangerously In Love aperis en junio de 2003 kaj alportis por ŝi kvin Grammy-premion, du Soul Train Award, kaj tri Bet Award.
Ŝi ankaŭ rajtis kanti la usonan himnon antaŭ plurmilionoj da spektantoj en malfermo de la Superbowl. Beyoncé paertroprenis en la fama helpkoncerto 46664 en 2003.
En septembro de 2006 aperis dua soloalbumo de Beyoncé Knowles: B'Day
[redaktu] Filmroloj en
- Carmen: A Hip Hopera
- The Fighting Temptations
- La roskolora pantero