Bilda distingkapablo
El Vikipedio
Bilda distingkapablo estas kapablo de fotilo aŭ alia sistemo aparte fari en bildo proksimajn unu al la alia punktojn aŭ liniojn.
Bilda distingkapablo estas mezurata kiel kvanto da distingeblaj linioj en unuo de longo (ofte 1mm) en bildo. Ĉi tie ĉi tiu atributo diferencas de simpla (ne bilda) optika distingkapablo ĉar simpla optika distindkapablo estas mezurata kiel distanco sur objekto, sed ne en bildo.
Objektivo pro aberacioj faras neidealan bildon.
Objektivo faras sian bildon sur lumsentilo - fota bendo aŭ matrico, ankaŭ kiu havas limon je sia distingkapablo.
Ankaŭ la objektivo povas esti fokusita ne je la objekto, pro tio la bilda distingkapablo ankaŭ limiĝas.
Rezulta distingkapablo de sistemo de objektivo kaj lumsentilo povas esti kalkulita laŭ formulo
RS = (1/RO2+1/RE2+(2z)2) -1/2 ;
kie RS - distingkapablo de la sistemo;
- RO - bilda distingkapablo de objektivo;
- RE - distingkapablo de la lumsentilo;
- z - maksimuma diametro de cirkleto de neakreco pro nefokuso (vidu ĉe profundo de akre bildata spaco).
Diametro de cirkleto de neakreco pro ĉiuj kaŭzoj zS estas
zS = 1/(2RS) = (1/(2RO)2+1/(2RE)2+z2)1/2 .
En fotado oni ofte supozas ke taŭga maksimumo de ĉi tiu diametro de neakreco egalas al 0.1 mm en fina rezulto de la fotado. Ju pli grande oni volas poste pligrandigi la bildon des pli malgranda devas esti la diametro en bildo, registrita de la objektivo per la lumsentilo.
Por mezuri distingkapablon oni uzas specialajn testajn bildojn kun streketoj je diversaj distancoj unu de la alia.