Biskajo
El Vikipedio
![]() |
Biskajo aŭ Bizkajo, eŭske Bizkaia, hispanlingve Vizcaya, estas historia teritorio aŭ provinco en la hispana parto de Eŭskio.
Kun surfaco de 2.217 kv. km. kaj loĝantaro 1.130.000, ĝi estas la plej malgranda provinco en Hispanio, kaj unu el la plej dense loĝataj. Ĝi situas en la marbordo de la Atlantika Oceano, inter Gipusko kaj Kantabrio. La ĉefurbo estas Bilbao. Aliaj urboj estas: Gerniko, Barakaldo, Sestao, Portugalete aŭ Durango.
La regiono estas ĉefe industria, kvankam nun klopodas favori turismon, ĉefe al Bilbao.
Ĝi donas sian nomon al Biskaja Golfo. Dum multaj jaroj vaskoj estis nomataj biskajanoj.