Blanka narciso
El Vikipedio
blanka narciso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blanka narciso (Narcissus poeticus 'Actaea') | ||||||||||||
taksonomio | ||||||||||||
|
La blanka narciso (Narcissus poeticus), ankaŭ nomata poeta narciso, estas plantospecio el la familio de amarilidacoj (Amaryllidaceae).
Enhavo |
[redaktu] Priskribo
La blankaj narcisoj estas bulbaj plantoj kaj kreskas 40 ĝis 50 cm alte, la folioj larĝas nur 5-8 mm. La floroj estas kreme blankaj kaj havas meze flav-ruĝan pluskorolon. La floroj staras unuope surtige kaj aperas ekde aprilo. La planto esta svenena kaj entenas en la bulboj la alkaloidon narcisino kaj narcipoetino.
[redaktu] Disvastiĝo
blanka narciso (Narcissus poeticus) |
Blankaj narcisoj estis alhejmigitaj originale en la Mediteranea areo, sed poste surmonde disvastiĝis ties kultivado. La planto ŝatas la kalkomalriĉan kaj humidan lokon kiel humidaj kampoj kaj marĉoj.
La planto kiel sovaĝa planto estas tre danĝerita kaj konvene al tio tre protektita.
[redaktu] Plimultiĝo
La blanka narciso plimultiĝas vegetative per idbulboj.
[redaktu] Uzo
Blanka narciso estas – post flava narciso – la ekonomie plej gravaj narcisoj. Ĝi aperas ĉiujare en granda kvanto surmerkate kiel tranĉita floro el bedoj.