Boacolago
El Vikipedio
Boacolago | |
---|---|
Situo | Centra Kanado |
Koordinatoj | 57° 12' N, 102° 18' U Mapo |
Ĉefaj elfluoj | Boaca Rivero |
Landoj de la baseno | Kanado |
Maksimuma longo | 230 km |
Maksimuma larĝo | 60 km |
Surfaca areo | 6500 km² |
Maksimuma profundo | 337 m |
Insuloj | Multaj |
Setlejoj | Kinoosao, Brochet (Manitobo), Southend (Saskaĉevano) |
Boacolago estas lago en centra Kanado situanta sur limo inter nordorienta Saskaĉevano kaj nordokcidenta Manitobo, kun la pliparto en Saskaĉevano. La nomo de la lago verŝajne estas traduko de ĝia algonkina nomo. Ĝi estas la dua plej granda lago en Saskaĉevano kaj la naŭa plej granda en Kanado.