Bob Dylan
El Vikipedio
Bob Dylan [bab dilan] naskiĝis kiel Robert Allen Zimmerman [robt eln ZImamen] je la 24-a de majo 1941 en Duluth (Minesoto). Li havas la renomon de unu el la plej grandaj kantaŭtoroj de Usono.
Dum la jaroj 1960-aj li havis grandajn sukcesojn, ekzemple per sia kanto "Blowin' in the wind", kiu iĝis kvazaŭa himno de la usona homrajta movado. Interalie li kantis dum la "marŝo al Vaŝingtono" (dum kiu Martin Luther King prezentis sian faman paroladon pri "mi havas revon").