Bohdan Jelínek
El Vikipedio
Bohdan JELÍNEK (naskiĝis la 21-an de junio 1851 - mortis la 19-an de majo 1874) estis ĉeĥa poeto.
Gimnazia kunlernanto de Alois Jirásek kaj amiko de Jaroslav Vrchlický, kiu post lia frua morto eldonis lian poezion. Li studis medicinon, sed pro tuberkulozo li rompis studadon kaj laboris kiel poŝtisto.
Lia poezio dissemita tra gazetaro atestas pri granda talento, kiun li ne povis disvolvi. Li verkis precipe lirikon, sed ankaŭ kelkajn epikajn poemojn kaj prozon. En siaj rakontoj uzis principon de rememoroj.