Bohumil Bouzek
El Vikipedio
Bohumil BOUZEK (naskiĝis la 18-an de julio 1968) estas ĉeĥa esperantisto, tradukanto de fakaj verkoj el la angla en la ĉeĥan kaj posedanto de la eldonejo Espero Publishing. En siaj publikaĵoj li havas kelkpaĝan reklamon pri Esperanto, lia firmao havas TTT-ejon ankaŭ en la Esperanta versio, en kiu li promesas baldaŭan aperigon de ĉeĥa-angla-Esperanta kemia vortaro.