Bolŝevismo
El Vikipedio
Bolŝevismo estas la fare de Lenin kaj Stalin evoluigita kaj uzata formo de marksismo en Rusio: ĝi estis formo de la proletara diktaturo, kiun oni realigis per ĉiu ilo, precipe aludata al nocio klasbatalo, kiam la celo estas la senposedigo kaj forigo, neniigo de la "malamikoj de la laborista klaso".
La nocio "bolŝevismo" uzatis en la 1930—aj jaroj fare de la nacisocialistoj en Germanio kaj en la malfruaj 1940-aj kaj fruaj 1950-aj jaroj en la okcident-eŭropaj landoj kaj usono en negativa kunteksto. En la orienta bloko uzatis la nocio marksismo-leninismo.
La nocio estiĝis en 1903 dum la dua partikongreso de la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (SDLPR) en Londono. La sekvantoj de Lenin formis en tiu partikongreso plimulton en la partio (ruse bolŝinstvo), kaj pro tio oni nomis ilin bolŝevikoj (aŭ laŭ la nazia propagando ofte bolŝevistoj). La malplimulto nomiĝas (ruse menŝinstvo) menŝevikoj.