Bratska Rezervujo
El Vikipedio
Bratska Rezervujo | |
---|---|
Situo | Irkutska provinco kaj Ust-Orda Burjata Aŭtonoma Distrikto, Rusio |
Koordinatoj | 56° 15' N, 101° 45' E Mapo |
Speco de la lago | Akvoelektra rezervujo |
Surfaca areo | 5470 km² |
Akva volumeno | 169,27 km³ |
Bratska Rezervujo (ruse: Бра́тское водохрани́лище - Bratskoje Vodoĥraniliŝĉe) estas rezervujo de rivero Angara, situita en Irkutska provinco kaj Ust-Orda Burjata Aŭtonoma Distrikto, Rusio. Ĝi estas nomita pro urbo Bratsk, la plej granda urbo najbara al la rezervujo. Ĝi havas surfacan areon 5470 km² kaj maksimuman volumenon 169,27 km³[1].
La rezervujo estis plenigita en 1961-1967. La akvobaraĵo estas 125 m alta kaj 4417 m longa. Ŝoseo estas sur supro de la akvobaraĵa muro. Je la tempo de ĝia inaŭguro, la rezervujo estis la plej granda artefarita lago en la mondo. Ĝia elektra povuma genera kapablo estas 4500 MW[1].