Brignoles
El Vikipedio
Brignoles estas urbo en suda Francio, en la departemento Var kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi havas proksimume 15.000 enloĝantojn.
[redaktu] Partneraj urboj
Brignoles kaj kvar aliaj urboj de Eŭropo interligiĝas kiel partneraj urboj:
- Groß-Gerau en Germanio (ekde 1959),
- Bruneck (Brunico) en Sudtirolo (Italio, ekde 1959),
- Tielt en Belgio (ekde 1959) kaj
- Szamotuły en Pollando (ekde 2000).