Bugyi
El Vikipedio
Bugyi (elp. budji aŭ butji) estas vilaĝo en Hungario kun loĝantaro de 5149. Ĝi situas 30 km sude de Budapeŝto.
La loko estas loĝata jam ekde la bronza epoko, la unua skriba mencio pri ĝi venas el 1346, sed aliaj fontoj mencias la lokojn Budimátéfalu kaj Budipéterföld en 1321, kies posedantoj estis ĝis 1312 Bugyi Máté kaj Péter.
En la mezepoko lakoko havis la nomojn: Bod, Bud, Bady, Budy, kiuj venas el la slava Budislav, Budivoj kiel mallonga formo: Bud. La nuna nomo elformiĝis en la 18-a jarcento kaj signifas en Esperanto: virina kalsoneto.
Pro la turka okupo de Hungario, la vilaĝo neniiĝis en ĉ. 1597. la rekonstruon, revivigon efektivigis Beleznay János kiu kun sia edzino setligis en la vilaĝon hungarajn reformatajn kamparanojn (ekde 1729). En 1784 vivis tie jam 1600 homoj.
En la 1930-aj jaroj setliĝis tie bulgaraj ĝardenistoj, kiuj kunportis la akvuman agrokulturon.
La judojn de la vilaĝo oni deportis la 31-an de majo de 1944.