Bulgăruş
El Vikipedio
Bulgăruş (bulgaruŝ) (hungare:Bogáros, germane:Bogarosch) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Timişoara. En 1910 ĝi havis 2640 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 1754 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1462. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Torontál vármegye). Administre ĝi apartenas al Lenauheim.