Burĝ Dubaj
El Vikipedio
Burĝ Dubaj (arabe برج دبي „Turo de Dubajo“, oficiala Angla nomo: Burj Dubai) estas nubskrapulo, kiu estas konstuata en Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj) fare de la projekta asocio Emaar Properties.
La alto de la turo kaj nombro de la etaĝoj estas sekreta. Laŭ Emaar Properties ĝi estos alta de min. 700 m kaj posedas pri pli ol 154 etaĝoj. Tiel ĝi iĝos pelj alta konstruaĵo de la mondo.
Oni decidis la 10-an de decembro 2004 pri realigontoj de la projekto. La internacia konzorcio kun gvido de sudkorea entrepreno Samsung kaj Ĉikagaj arkitektoj Skidmore, Owings & Merrill ekis la laboron komence de 2005. Ĝis 28-a de januaro 2006, oni konstruis jam 25 etaĝojn. Ĝi stras sur bazo, por kiu oni uzis 45.000 m³ betono kun maso de 110.000 tunoj. La konstruaĵo havos Y-formon kaj malfermas la pordojn ĝis novembro de 2008. Oni planas en la subaj 37 etaĝoj hotelon, la pli supraj (de 38-108) servas kiel apartementoj. li supraj etaĝoj servas por burooj, panoramaj terasoj ks.
En marto de 2006, kiam strikis 2500 laboristoj por pli altaj salajroj.