Buruŝa lingvo
El Vikipedio
Buruŝaski estas izolita lingvo parolata de pr. 40 000 homoj en du grupoj en la Hunza kaj Yasin valoj en norda Pakistano, maldektrflanke de la rivero Hunza, regiono, kiu ankaŭ tutmonde famas pro ties abundo je centjaruloj. Kvankam ĝi entenas multajn alprenitajn vortojn el la ĉirkaŭantaj lingvoj (Urdu, Ĥaŭar kaj Ŝina), restas sufiĉe da originala vortaro, ke ĝi apartiĝas disde tiuj najbaroj. Klopodoj estis faritaj cele pruvi rilatecoj inter Buruŝaski kaj Sumera lingvo, Eŭska lingvo, kaj la Kaŭkaza lingvaro kaj Dravida lingvaro, sed tiuj restas ne akceptitaj de lingvistoj. Estas kvar dialektoj de Buruŝaski: Hunza, Gojal, Nagar, kaj Yasin.
Laŭ kelkaj lingvistoj tiu lingvo nun havas (se ne konsideri la alpreno vortojn el najbaraj lingvoj) eble 10 000 jaroj da izolita evoluo malantaŭ si.
Konjekteble ĝi estas lasta resto de lingvaro, kiu estis disvastigita en la nordhindia regiono antaŭ alveno de la pli novaj historiaj popoloj. Rimarkindas, ke pluraj trajtoj en ties gramatiko pensigas al tiu de la hindia lingvo (simila fonetiko, kazo "oblika" signita per finaĵo e, multeco de "konsistigitaj verboj" (angle "compound verbs") formitaj per verbo "fari" kaj nomon, modo de verbo indikante sinsekvo de du agoj (x farinta, li y-is), neesto de verbo "havi", anstataŭita de esprimoj kiel "de mi x estas" de ŝi y estas", ktp. Tial konjekteblas, ke tiuj trajtoj transinfluis la postajn hindeŭropajn lingvojn tieaj kaj, ke tiel donatis ili sian apartecojn.
[redaktu] Fonetiko
dulipaj | dentaj | Alveo- palataj |
Retrofleksaj | Velaj | Uvulaj | Glotaj | ||
Stops | senvo | p | t | t. | k | q | ||
kun-spiraj | ph | th | t.h | kh | ||||
sonoraj | b | d | d. | g | ||||
Affricates | ts | tS | ts. | |||||
Fricatives | malsonoraj | s | S | s. | x | h | ||
sonoraj | z | Z | z. | G | ||||
Nazaj | m | n | N | |||||
likvaj* | w | l | j | |||||
Rhotic | r |
* "likvaj" t.e. glitaj kaj flankaj.
antaŭa | Centra | Back | |
supra | i | u | |
meza | e | o | |
malsupra | a |
Eksteraj ligoj