Călineşti-Oaş
El Vikipedio
Călineşti-Oaş (kelineŝtj-oaŝ) (hungare:Kányaháza) estas komunumo en Rumanio nord-nordoriente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 1 948 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 3 794 (rumanoj, hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1490. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Szatmár vármegye). Administre apartenas al ĝi Coca, Lechinţa, Păşunea Mare.