Carl Robert Mannerheim
El Vikipedio
Carl Robert MANNERHEIM, naskita la 1-an de februaro 1835 en Viborg, mortinta la 9-an de oktobro 1914 en Helsinko, estis finna grafo kaj ĉambelano.
Li estis edzo de Hedvig Charlotta Helena (von) Julin kaj patro de ok gefiloj, inter ili Carl Gustaf Emil Mannerheim.
Mannerheim havis postenon en la rusia administracio. Krome li investis monon de sia edzino en industria entrepreno, sed bankrotis en 1880. Post tio li, havante ankaŭ ŝuldojn pro hazardludo, vendis sian bienon Louhisaari al sia fratino Eva Carolina (laŭ iuj Eva Vilhelmina) kaj iris vivi kiel poeto en Parizo, lasante sian edzinon en Finnlando.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Biografio de lia filo (fr)
- Dinastiaj informoj (sv)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.