Carl Sternheim
El Vikipedio
Carl STERNHEIM [kal ŝtenhajm] (naskiĝis la 1an de aprilo 1878 en Lepsiko, mortis la 3an de novembro 1942 en Bruselo) estis germana verkisto.
La filo de juda bankisto studis i.a. filozofion, juron kaj arthistorion, sed ĉion sen diplomo. Ekde 1908 li en Munkeno kun-eldonis la literaturrevuon Hyperion. Post 1911 Sternheim verkis siajn ekspresionismajn dramojn, kiuj satire kritikis la filistrecon de la siatempa socio. Pro malkontenteco pri la politika situacio en Germanio, li ekde 1912 vivis ĉefe en Belgio, Nederlando kaj Svislando.
En Germanio ĝis 1918 parto de lia verkaro estis malpermesita, ekde 1933 la naziaj regantoj malpermesis lian plenan verkaron. Carl Sternheim mortis en 1942 en Bruselo.
[redaktu] Listo de verkoj
- Die Hose (dramo, 1911)
- Die Kassette (dramo, 1912)
- Bürger Schippel (dramo, 1913)
- Der Snob (dramo, 1914)
- Tabula rasa (dramo, 1916)
- Kampf der Metapher (eseo, 1917)
- Die Marquise von Arcis (dramo, 1918)
- Europa (romano, 2 vol. 1919/1920)
- Manon Lescaut (dramo, 1921)
- Oscar Wilde. Sein Drama (dramo, 1925)
- Chronik von des zwanzigsten Jahrhunderts Beginn (novelaro, 1918; pli amplekse 1928-28)
- Vorkriegseuropa im Gleichnis meines Lebens (membiografio, 1936)