Carlo Agostini
El Vikipedio
Carlo Agostini [karlo agostini] (naskiĝinta en Monghidoro en 1906 – mortinta en Modena la 21-an de septembro 1996) estis itala instruisto kaj esperantisto.
Li tre frue montris apartan kapablecon paroli kaj verki latinlingve. Instruis Italan kaj Latinan en itala lernejo en Bulgario (Sofio, Burgaso).
Kontaktis Esperantistaron okaze de la Itala Kongreso de Esperanto (Bolonjo, 1952), kaj pri tiu priparolis dum siaj lecionoj en mezlernejo. Estis ano kaj poste prezidanto de Bolonja E. Grupo titolnomata Achille Tellini. Lia prezidado (1955-57) de la grupo koincidis kun la plej alta nombro de Esperanto-kursoj ĉe la Bolonja Universitato, pluraj sub lia gvido.
Instruisto kaj lernejestro, ekde 1957, pro kialoj de laboro, loĝis en diversaj urboj (Cortina, Forlì, Romo, Forio d'Ischia, Modena) kie fondis aŭ subtenis Esperanto-grupojn, instruis Esperanton (krom Latinan) kaj pri Esperanto konferenciis kaj verkis por gazetoj. Li estis ĝenerala direktoro kaj poste senatano de Itala Esperanto-Instituto.
Estas patro de Daniele Agostini, ano de Gruopo Tellini kaj ties prezidanto ekde 2001.
[redaktu] Latina aŭ Esperanto?
Eminenta latinisto, Agostini defendis la esperantan ideon en latinlingva letero "Ad Patres Conciliares" (1964, sendita al la tutaj partoprenantoj al 2-a Vatikana koncilio), ke Esperanto pli taŭgas ol la Latina por roli kiel internacia lingvo. Li verkis prelegojn, apologiojn kai poeziojn en Esperanto kaj en Latina.