Celesteno la 2-a
El Vikipedio
Celesteno la 2-a, je civila nomo Guido di Castello, († la 8-an de marto 1144), estis papo ekde 1143 ĝis 1144. Lia oficotempo daŭris nur kvin monatojn kaj 13 tagojn. Li estas entombigita en la Laterano.
Li studis sub Petro Abelardo.
Antaŭ sia mallonga pontifikeco li estis ekde 1127 kardinaldiakono de Sankta Maria in Via Lata kaj ekde 1133 kardinalpresbitero de Sankta Marko. La plej grava ago de lia oficotempo estis la absolucio de la pentopreta Ludoviko la 7-a de Francio kaj la abolicio de la interdikto, kiu kuŝis sur la tuta lando dum tri jaroj.