Centra Azio
El Vikipedio
Geografio > Azio > Centra Azio
Natura regiono, interna parto de Azio, kiu enspacigas teritoriojn interne de Ĉinio kaj Mongolio, kaj ankaŭ inkluzivas teritoriojn de iamaj sovetaj respublikoj: Uzbekio, Kirgizio, Taĝikio kaj Turkmenio, ankaŭ sudajn partojn de Kazaĥstano, sude de Aralo-Irtiŝa akvodivida linio. Granda parto de la teritorio estas okupita de dezertoj Karakumo kaj Kizilkumo, ĉirkaŭita de sudo kaj oriento per altaj montaroj: Kopetdago, Pamiro k.a. Tra la Mez-Azio fluas riveroj Amu-Darjo kaj Sir-Darjo. Ĉi tie troviĝas Arala Maro (fakte lago !) kaj lago Balĥaŝo Totala areo ĉ. 6 mln kv.km. Pli norde plataĵoj kaj ebenaĵoj formas du altzonojn, unua, kun alteco 500-1500 m - Gobio, Alaŝano, Ordos, Ĝungara kaj Tarima ebenaĵoj, kaj la dua, kun alteco 4000-4500 m - Tibeta montaro, dividitaj per altaj montoĉenoj de Tjan-Ŝano, Kunluno, [[Nan-Ŝano, Karakorumo ka. Klimato estas kontinenta, kun sedimentoj en ebenaĵo 50-200 mm jare kaj en montoj - 500-1000 mm. Plejofte la teritorioj estas okupitaj de dezertoj, stepoj kaj duondezertoj.