Centre de documentation et étude sur la langue internationale
El Vikipedio
La Centre de documentation et étude sur la langue internationale (CDELI = Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia) en La Chaux-de-Fonds, Svislando, estis fondita en 1967. Ĝi estas fako de la Urba Biblioteko kaj enhavas pli ol 20.000 bibliografiajn unuojn. Interlingvistike neŭtrala (tial la nomo en la franca), CDELI ne entenas nur esperantaĵojn, sed celas konservi dokumentojn en ĉiuj planlingvoj: tie situas la plej riĉaj bibliotekoj en volapuko kaj en Occidental, interalie.