Charles Méray
El Vikipedio
EdE-M Charles MÉRAY (mere), franco, fama matematikisto. Nask. en 1835 en Chalon-sur-Saône, mortis 2 febr. 1911 en Dijon. Li instruis pri matematiko en la Fakultato en Lyon (1866) kaj en Dijon (1867). Aŭtoro de tute originala traktato pri infinitezimala analizo, elpensinto de nova metodo por instruado de geometrio. Li hazarde eksciis pri E ĉe parolado farita en 1900 de lia kolego Lambert. Lia akra kaj penetrema spirito estis tuj frapita de la genia kreaĵo de Z. Arde li sin ĵetis en la bataladon multigante paroladojn, gazetajn artikolojn, leterojn, personajn klopodojn por diskonigi E-n en ĉiuj sciencaj rondoj: tiel li gajnis fervorajn adeptojn ne nur en la Diĵona Universitato, sed en la Scienca Akademio, en la Pariza Universitato, en la Parizaj liceoj. Li varbis generalon Sebert, kiu jam antaŭe aprobis la ideon Carlo Bourlet, Laisant, Appell, d-ron Bouchard, dekanon Recoura, rektoron Boirac, prof. Lepine, ktp. Resume li estis la granda propagandisto inter la scienculoj. En Diĵon mem li akiris la aliĝon de la Universitato, urbestraro, ktp. En 1901 li fondis kaj prezidis la Diĵonan grupon. Samjare, kun Sebert, li prezentis E-n al la Scienca Akademio. Li daŭrigis sian E-agadon ĝis la fino. Kelkaj prop. broŝuroj. L. K., 1905-10. L. BASTIEN.