Charles Stewart
El Vikipedio
Charles STEWART [stju'rt] (naskiĝis en 1844 en Londono; mortis en la 5-a de novembro 1911 en Londono) estis angla esperantisto. En 1874 li eldonis ciferolingvon „International Correspondence by means of Numbers“, cititan en Fundamenta Krestomatio, p. 262. Li esperantistiĝis en 1906. Li verkis aŭ tradukis: „Boks kaj Koks“; „La antaŭdiro“; „La nevo kiel onklo“; „Bombasto furioza“.