Charlotta Garrigue-Masaryková
El Vikipedio
Charlotte Garrigue Masaryková, Charlotte Masaryková, Charlie Masaryková – ankaŭ Charlotte Garrigue Masaryk eĉ sole Charlotte Garrigue, Charlotte Masaryk – (la 20-an de novembro 1850 - la 13-an de majo 1923) estis edzino de Tomáš Garrigue Masaryk, la unua ĉeĥoslovaka prezidento.
Parencaro |
||
---|---|---|
edzo: | Tomáš Garrigue Masaryk | |
filinoj: | Alice Masaryková | |
Eleanora Masaryková | ||
Hana Masaryková | ||
Olga Masaryková | ||
filoj: | Herbert Masaryk | |
Jan Masaryk | ||
|
||
|
Charlotte Garrigue post la patro devenis el malnova sudfranca hugenota familio, kiu en la tempo de ilia persekuto foriris ĝis Danio, de kie venis ŝia patro. Post la patrino ŝi estis el ĉikaga familio de Whitingidoj, kiuj fiere anoncis sin al antaŭuloj, kiuj inter la unuaj eŭropaj almigrintoj albordiĝis en ŝipo Mayflower.
Same kiel ŝiaj gepatroj ŝi estis unitariistino. En aŭstria-hungaria Bohemio geedzoj Masaryk-oj transpaŝis al ofice permesita reformita evangelia eklezio (Charlotta Masaryková pli poste eliĝis el ĝi). Admiro de Masaryk al unitariismo kontribuis al lia subteno de estiĝo de ĉeĥa unitariismo en la 20-aj jaroj.
El iliaj ses infanoj ĝisvivis kvar plenkreskecon. En Vieno, en majo de 1879 Charlotta naskis filinon Alicon, unu jaro post tio filon Herberton, en 1886 la duan filon Janon, kiu kiel unusola naskĝis en Prago. En la jaro 1890 ŝi naskis la duan filinon Eleanoron, kiu mortis en kvar monatoj, en 1891 ŝi naskis la trian filinon Olgon, la lasta el la infanoj, la kvara filino Hana mortis baldaŭ post la naskiĝo.
Enhavo |
[redaktu] La vivo kaj verkoj
[redaktu] La infanaĝo
Ŝi naskiĝis en Brooklyn en la jaro 1850 kiel filino de riĉa usona komercisto, kunposedanto de asekurejo, tria plej aĝa el 11 infanoj de Rudolph kaj Charlotta Garrigue (ili havis 8 filinojn kaj 3 filojn), ili vivis en Bronkso.
[redaktu] Leipzig, Bronkso, Vieno, Prago
En la jaro 1877 en Leipzig, vizitante ĉe amikino el sia studado en leipziga konservatorio je interŝanĝo de la 60-aj jaroj kaj 70-aj jaroj, ŝi unuafoje renkontiĝis kun Tomáš (Thomas) Masaryk, sian estontan edzon, kiu restadis tie doktoriĝinte en viena universitato. Baldaŭ post gefianĉiĝo ili fermis civilan kaj unitariisman geedziĝon la 15-an de marto 1878 ĉe la familio de Charlotta en Usono. La novgeedzoj komune forveturis ĝis Vieno, kie Charlotta Masaryková komencis lerni ĉeĥe. En 1881 ili transloĝiĝis en Pragon, kie Masaryk ricevis postenon de profesoro en ĉeĥa universitato en Prago.
Charlotta karakterize agadis en virina movado. Ekde 1882 unue en Usona klubo de damoj de Vojta Náprstek, pli poste en aliaj. Ŝi subtenis evoluon de instruiteco de ĉeĥaj virinoj.
Ŝi kontribuis en usonajn ĵurnalojn, ŝi partoprenis kulturan kaj precipe muzikan vivojn, ŝi malkovris muzikon de Bedřich Smetana kaj publikis por lia subteno vicon da artikoloj.
[redaktu] La unua mondmilito
Kiam estis eksplodinta la unua mondmilito, Masaryk kun filino Olga foriris la 18-an de decembro 1914 en rifuĝejon, en malĉeesto poste Masaryk estis kondamnita al morto pro grandperfido. Charlotta Masaryková restis kun tri infanoj en la aŭstria-hungara Prago kaj baldaŭ ŝi fariĝis objekto de polica inspekto kaj politika premo. Filino Alice estis la 28-an de oktobro 1915 arestita kaj ok monatojn malliberigata en Vieno (la patrino estis pro malsano savita - el tiu tempo devenas ankaŭ iliaj, pli poste famaj libroforme eldonitaj leteroj), filo Jan soldatiĝis en armeo, filo Herbert mortis en la jaro 1915 je tifo, per kiu li kontaĝis laborante en fuĝintejo en Galicio.
Al fino de la milito Charlotta Masaryková suferis pro kora malforteco kaj pro depresoj, ŝi estis hospitaligita en sanatorio en Veleslavín, en majo de 1918 ŝi estis ankaŭ senigita de sinjureco (evidente pro ŝirmo kontraŭ plua persekutado far de ĉeĥaj kaj aŭstriaj oficejoj). El la sanatorio elprenis ŝin Masaryk post sia postmilita reveno la 20-an kaj la 21-an de decembro 1918.
[redaktu] Ĉeĥoslovakio
La mondo tuj ŝanĝiĝis. El ankoraŭ antaŭ nelongaj parioj, de kiuj la konforma socio dum la milito deflankiĝis, fariĝis alte estimata unua familio, meze de la socio kaj de la nova ŝtato. Masaryk-oj transloĝiĝis en Burgon, ili restadis en Lány.
Charlotta Masaryková proklamis kaj realigis tion, por ke en la unua konstitucio de Ĉeĥoslovakio el la jaro 1920 estu virino en ĉiuj terenoj starigita je nivelo de viroj. Sed ŝi ne plu plene resaniĝu, kun daŭriganta malsano transprenis reprezentativan rolon de la unua damo filino Alice. En septembro de 1922 trafis Charlotton Masaryková-on gravan atakon de kora malforteco, la 1-an de majo 1923 cerba apopleksio kaj kun ĝi ankaŭ parta paralizo. Ŝi mortis la 13-an de majo 1923 frumatene en somerrestadejo apud Prago.
[redaktu] Citaĵoj
- "Mi ne estus klariginta sen ŝi la sencon de la vivo kaj mian politikan taskon." (TGM)
- "Usonanino fariĝis ĉeĥino, more kaj politike. Ŝi kredis en geniulojn de nia nacio helpante min en miaj bataloj politikaj kaj en la tuta politika agado. Nur tiam, dum la milito, malantaŭ la limoj, mi devis labori sen ŝi, sed mi sciis, ke mi agas en konsento kun ŝi. Estadis entute momentoj, kiam mi - malproksima de ŝi - rekte sentis je longa distanco paralelecon de nia pensado. Mi ne pensas, ke tio estas telepatio, sed paralela pensado kaj sentado de homoj, kiuj en ĉio konsentas kaj rigardas la mondon. Virino - tio estis ŝia konvinko - ne vivas sole por viro kaj viro ne vivas sole por virino: ambaŭ devas serĉi diaj leĝoj realigante ilin." (TGM)
- "La familio - tio estis burgo. Mia edzino estis en Prago fremda, de komence ŝi ne parolis ĉeĥe. Tio estis virino tre talentema, al kiu mi dankas por multo... Jam de komence ŝi havis ekvilibron, kiun mi devis nur tre malfacile konkeri. Ŝi estis mirinde talentema - matematiko, ŝakludo, muziko, literaturo. Samtempe ŝi estis tre pia, unitariistino. Ŝi havis grandan influon je la infanoj. Ŝi estis per tio plej bona, per kio povas esti virino al viro en la familio." (TGM)
[redaktu] Unusola monumento de Charlotta Garrigue-Masaryková
En vilaĝo Hutisko-Solanec troviĝas unusola monumento de Charlotta Garrigue-Masaryková, edzino de Tomáš Garrigue Masaryk, la unua prezidento de Ĉeĥoslovakio. La monumenton konstruis en la jaro 1926 gvidanta instruisto C. Mach kun siaj lernantoj.