Cher (departemento)
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Centro > Cher < Francaj departementoj
Cher (18) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Centro |
Prefektejo : | Bourges |
Subprefektejoj : | Saint-Amand-Montrond Vierzon |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
314 428 loĝantoj 43 loĝantoj/km² |
Areo | 7 235 km² |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 35 |
Komunumoj | 290 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Alain Rafesthain |
Situo en Francio | |
Cher [ŝer] estas unu el la ses departementoj kiuj formas la francan regionon Centro. Ĝi estas 7 228 km² granda kaj havas 314 380 enloĝantojn. La ĉefurbo de la departemento estas Bourges [burĵ]. Aliaj urboj : Saint-Amand-Montrond kaj Vierzon. La departemento tute enhavas 290 komunumojn.
Cher situas precize je la centro de Francio. Krom kelkaj montetoj, la teritorio de Cher estas grandparte ebena kaj kovrita de kampoj kaj arbaroj (tipaj pejzaĝoj de Sologne).
Enhavo |
[redaktu] Ekonomio
Tiu departemento estas ĉefe rurala, Bourges estas la sola granda urbo kie koncentriĝas 23% de la loĝantaro kaj preskaŭ ĉiuj ekonomiaj aktivaĵoj.
Agrikulturo ludas grandan rolon : bredado de bovedoj kaj kultivado de cerealoj.
[redaktu] Patrimonio
Cher ne posedas famajn vizitindaĵojn, tamen estas kelkaj belaj ekzemploj de mezepoka arkitekturo (Abatejo de Noirlac, vilaĝo de Apremont-sur-Allier). La ĉefurbo Bourges estas ankaŭ belega urbo, kies katedralo estas klasifikita sur la listo de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Ĉiujare printempe okazas fama muzikfestivalo kiu allogas vizitantojn el la tuta lando, kaj eĉ el eksterlando.
[redaktu] Famaj naskituloj
- Maurice Rollinat
- Pastro Théophile Moreux