Chibed
El Vikipedio
Chibed (kibed) (hungare:Kibéd) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Târgu Mureş. En 1910 ĝi havis 2633 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1854 (hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1499. Ĝi estis sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). Administre ĝi apartenas al Ghindari.
[redaktu] EVENTOJ
Estis decida momento en la esplorado de la transilvania popolmuziko la 1904-a jaro, kiam Béla Bartók renkontiĝis hazarde en Gerlicepuszta, Hungario kun la 18-jara servutulino, Lidi Dósa, edziniĝno Madaras Lászlóné3-a de decembro 1885 - 1971) naskita kaj mortinta ĉi tie, kaj notis de ŝi 4 popolkantojn. Verŝajne tiam naskiĝis la ideo veni en Transilvanion kaj kolekti popolmuzikon. En la jaro de 1914 en Chibed li kolektis 24 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn.
[redaktu] Renomaj personoj
- István Mátyus (1725 - Marosvásárhely, 8-a de septembro 1802) kuracisto.
- János Seprődi (25-a de aŭgusto 1874 - Kolozsvár, 6-a de marto 1923) muzikhistoriisto, folkloristo.
- János Ráduly (Corund, 27-a de oktobro 1937) instruisto, poeto, tradukisto, folkloristo.