Colombey-les-Deux-Églises
El Vikipedio
Colombey-les-Deux-Églises [koloBE ledezegLIZ] estas vilaĝo en la francia departemento Haute-Marne, iĝinta fama pro la eta nobeldomo ("La Boisserie"), kiun tie estis aĉetinta Generalo Charles de Gaulle, kiu faris el tiu sian personan kaj familian ripozejon, sian retiriĝejon. Tie li mortis la 9-an de novembro 1970. Post lia morto liaj admiruloj kaj partianoj igis starigi egan monumenton liamemore en formo de Lorenokruco 43,5 metrojn alta.
La domego konservatis senŝanĝe kia dum lia vivo, kaj nun vizitatas kiel muzeo. Regule admirantoj aŭ simplaj turistoj venas viziti la vilaĝon.
Anekdote, sed interese al la esperantistoj: inter la inĝeniera skipo ĝin konstruinta estis konsil-inĝeniero pri konstrurezisto, kiu estis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de la iniciatinto de Esperanto.
http://de.wikipedia.org/upload/thumb/c/ca/180px-Denkmal_General_de_Gaulle_in_Colombey_600px.jpg