Corinaldo
El Vikipedio
Corinaldo estas komunumo de Italio.
Corinaldo | |
![]() |
|
Regiono: | ![]() |
---|---|
Provinco: | ![]() |
Koordinatoj: | 43° 39' N, 13° 2' E Mapo |
Alto super marnivelo: | m |
Areo, km2: | 48 (2005) |
Loĝantaro: | 5197 (31-12-04) |
Loĝdenso, 1/km2: | 108 (2005) |
Subdividaĵoj: | |
Najbaraj komunumoj: | Castel Colonna, Castelleone di Suasa, Mondavio (PU), Monte Porzio (PU), Monterado, Ostra, Ostra Vetere, Ripe (2005) |
Sankta patrono: | |
Festa tago: | |
Nomo de loĝantoj: | |
Poŝtkodo: | 60013 (2005) |
Imposta kodo: | |
Kodo laŭ ISTAT: | 042015 (2005) |
Telefona prefikso: | 071 (2005) |
Retpaĝo: | |
Corinaldo kuŝas sur la supro de monteto. Ĝin ĉirkaŭas impona kaj sendifekta zonode defendaj muregoj, eksterordinara ekzemplo de militarkiteturo de la XV kaj XVI jarcentoj, inter la plej longaj kaj plej konservitaj en Markio. La potencaj muregoj kun perimetro de 912 metroj, ĉirkaŭas la tutan historian centron, farante el Corinaldo raran ekzemplon de fortigita urbo kun pordegoj ornamitaj per hirundvostaj murdentoj nomataj "gibelinaj", gardo - kaj defendoturoj, remparoj, peĉnazoj, kreneloj kaj rundovojoj. El ogiva arko oni aliras la majestan ŝtuparon de strato Via Piaggia, ĉefa akso de la mezepoka urbokerno, el kiu disradias la mallarĝaj flankstratetoj.