Csenger
El Vikipedio
Csenger estas urbo en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, Hungario kun 5211 loĝantoj (2003) Ĝi situas 80 km oriente de Nyíregyháza sur bordo de rivero Szamos.
La urbo elformiĝis apud grava komerca vojo (de la Granda Hungara Ebenaĵo al Transilvanio) en la mezepoko. Ĝia gotika kirko el briko estis konstruita en la 14-a jc. kaj iĝis unu centro de la hungara reformacio, loko, kunsidejo de kelkaj koncilioj. La ponto super la Szamos estis grava trapasejo de la rivero.
Csenger ricevis en 1388 rajton je foiro, en 1429 rangon de kamparana urbo, urborangon en 1989.