Dančika Nikolić
El Vikipedio
Dančika NIKOLIĆ (naskiĝis en 1912, mortis la 30-an de majo 1980 en Beogrado, Serbio) estis serba esperantisto.
Li estis fakdelegito de UEA pri soci-ekonomia planado. Esperantistiĝinte en 1931, Nikolić estis aktiva en la loka kaj landa movado. Li kunfondis plurajn lokajn Esperanto-societojn, aktivis en SAT, estis vicprezidanto de Serbia Esperanto-Ligo kaj dum multaj jaroj komitatano de Jugoslavia Esperanto-Ligo.