Daniele Marignoni
El Vikipedio
Daniele MARIGNONI [marinjoni] (naskiĝis la 1-an de januaro 1846; mortis la 28-an de januaro 1910) estis la unua kaj dum sufiĉe longa tempo la sola itala esperantisto. Li estis doktoro jura kaj loĝis en Crema, Lombardio. Li estis eksvolapükisto. Li verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de Esperanto en itala lingvo en 1890.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Il primo esperantista italiano (italalingva informo)
- Ceremonio honore al Daniele Marignoni (en Esperanto)
[redaktu] Rete legeblaj verkoj
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |