Davíð Stefánsson
El Vikipedio
Davíð Stefánsson (1895-1964), poeto, romanisto kaj dramisto. Lia unua poemlibro, Svartar fjaðrir - Nigraj plumoj (1919) vekis multan atenton pro junece senbrida esprimado de sentoj kaj enkondukis novan tonon en la islandan poezion. Entute aperis de Davíð dek poemlibroj. Lia poezia stilo estas ĝenerale tradicia, tamen pli simpla, pli libera. Li estis populara poeto, kiu esprimis la sentajn sintenojn de generacio kiu klopodis liberiĝi el malnovaj penskatenoj. Davíð verkis ankaŭ kvar dramojn, el kiuj unu jam fariĝis klasikaĵo, La ora pordego, bazita sur popola ,legendo. Unu romanon, Sólon Islandus, li verkis pri islanda vaganta artisto de la 19-a jarcento.
[redaktu] En esperanto aperis
Iris mi sola (Gekk ég aleinn), poemo, en La Tradukisto, 11-a numero, en traduko de Gísli Halldórsson.
La elfroko (Hamraborgin), poemo en La Tradukisto, 51-a numero, en traduko de Baldur Ragnarsson.