David Jordan
El Vikipedio
David JORDAN [dejvid ĝordan] (naskiĝis en 1942) estas usona esperantisto, etnografo kaj lingvisto. Li estas profesoro de Kalifornia Universitato.
David Jordan esperantistiĝis en 1959. Li estas aŭtoro de detala referenca libro pri Esperanto por usonanoj kaj libro de spritaj fabeloj pri Esperantaj temoj. Kelkfoje li instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko.
Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |