David Korten
El Vikipedio
Dr. David C. Korten estas aŭtoro kaj gvidanto de la antiglobalisma movado. Li estas plej konata pro fondo de People-Centered Development Forum (1990) kaj kiel aŭtoro de la libro When Corporations Rule the World.
Korten studis en Stanford University Graduate School of Business. Li militsservis en la Vjetnama milito kiel kapitano de la usona aerarmeo. Post la milito, dr. Korten estis vizita profesoro ĉe la Harvard University Graduate School of Business kaj poste laboris por U.S. Agency for International Development en Azio.
Korten uzis du modelojn por priskribi la Teron — la modelojn de "Kovbojo" (ne atentas pri resursoj) kaj "Kosmoŝipo".
[redaktu] Bibliografio
- Getting to the 21st Century: Voluntary Action and the Global Agenda (1990)
- When Corporations Rule the World (1995 / Second Edition 2001)
- The Post-Corporate World: Life After Capitalism
- Globalizing Civil Society: Reclaiming Our Right to Power