Dennis Ritchie
El Vikipedio
Dennis MacAlistair RITCHIE [DEnis mekEliste RIĉi] (naskita je la 9-a de septembro 1941 en Bronxville (Novjorkio)) estas komputikisto, kiu forte influis la programlingvojn B, BCPL kaj C kaj la mastrumajn sistemojn Multics kaj Unikso.
En 1983 li ricevis kune kun Ken Thompson la Turing-premion "pro evoluigo de malspecifa teorio pri mastrumaj sistemoj kaj speciale pro la realigo de la mastruma sistemo Unikso".
Kune kun Brian Kernighan li verkis en 1978 la libron The C Programming Language (la programadlingvo C), kiu longe estis konsiderata kiel referenca verko.