Desuprismo
El Vikipedio
Desuprismo estas maniero de Esperanto-agado, kiam oni volas atingi sukceson per desupra agado: nome per influo al potenculoj.
Unu konvinkita gravulo foje povas fari por sukceso de Esperanto multe pli, ol cento da ordinaraj homoj — jen la esenco de desuprismo.
[redaktu] Ekzemploj
- Kadre de desuprisma agado eŭropaj esperantistoj kontaktas siajn delegitojn en la Eŭropa Parlamento por ke tiuj esploru eblecon iamaniere uzi Esperanton oficiale en EU.
- Kadre de desuprisma agado esperantistoj en Ĉinio, Kroatio, Litovio kaj kelkaj aliaj ŝtatoj ricevas financan subtenon de la ŝtato (plej ofte — por subteno de "popola diplomatio" kaj "kulturaj interŝanĝoj").
[redaktu] Vidu ankaŭ
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.