Dinamo
El Vikipedio
Dinamo (apartigilo)
Dinamo estas ĉiu maŝino de rotacia indukto, kiu aliformigas meĥanikan energion al elektra.
Dinamo estas la ventoturbino, la turbinoj de la akvoenergia centralo, vaporturbinoj, intern-brulaj motoroj.
Ĝi funkcias simile al la elektromotoro laŭ la Amper-leĝo kaj Faraday-leĝo, sed en la elektromotoro ĉio okazas male, elektra energio transformiĝas en meĥanikan energion.
La dinamoj produktas plej ofte alternan kurenton, kiu ŝanĝas la polecon laŭ difinita frekvenco (50-60 cikloj po sekundo). Oni ligas multajn dinamojn al la elektra reto, sed tiuj devas funkcii per la sama frekvenco. Tiuj maŝinoj estas la t.n. sinkrongeneratoroj kaj alternatoroj.
La malkovro de la elektromotoro kaj dinamo estas ligita al Ányos Jedlik, hungara universitata instruisto, kiu ne plupensis pri ties praktika uzado.
La unuan praktike uzatan dinamon konstruis la franca malkovristo kaj inĝeniero Zénobe-Théophile Gramme fine de la 1860-aj jaroj. Tiu estis la t.n. Gramme-dinamo.
Kategorioj: Elektro | Energio | Maŝinoj | Apartigiloj