Dinan
El Vikipedio
Dinan urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Bretonio | ||||
Departemento | Côtes d'Armor (subprefektejo) |
||||
Kantono | ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
Loka registaro | {{{registaro}}} | ||||
Urbestro | René Benoit (2001-2008) | ||||
Areo | 3,98 km² | ||||
Alto super maro | 7m - 92m | ||||
Loĝantoj | 10907 1999 | ||||
Loĝdenso | 2740 loĝ./km² | ||||
Ĝemelurboj | Dinant (Belgio) Exmouth (Britio) |
||||
Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||||
Poŝtkodo | 22100 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 22050 |
Dinan (en la bretona Dinan) estas urbo de Francio, kiu troviĝas en la departemento de Côtes-d'Armor kaj la regiono Bretonio. Tiu urbo havas faman kastelon kaj tre belan urbmuregon.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Dinan troviĝas en tre bela loko. Malkiel la urbo Morlaix, kiu troviĝas en valo, Dinan disvolviĝas sur la monteto, antaŭ la rivero Rance.
[redaktu] Historio

La historion de Dinan oni konas ekde la 11-a jarcento, kvankam la loko sendube estis okupita ekde la antikvo. Tiutempe Dinan estis vilaĝo en kiu troviĝis monaĥinejo benediktina. Unu el la fragmentoj de la tapiŝo de Bayeux elvokas la detruon de ligna palisaro far Vilhelmo la Konkerinto. En la 12-a jarcento, araba geografo menciis Dinan en siaj verkoj, indikanta ĝian prosperon kaj la ĉeeston de ĉirkaŭa ŝtonmuro. Ĉi tiu fortikaĵo estos firmigata ĝis la 15-a jarcento.
Organizita ĉirkaŭ la paroĥoj Saint-Malo kaj Saint-Sauveur, Dinan estas aĉetita en 1283 de la duko de Bretonio Johano la Rufulo. Tiutempe la urbo ricevis la muregon (la remparojn) kiujn oni nun konas. La turoj de Asignita, Vaucouleurs, Sankta Julien, Beaufort, la Connétable, Coëtquen, Penthièvre, Longa kaj Sankta Katarina troviĝas ĉirkaŭ la malnova urbo.
Tiu ĉirkaŭa vojo estas akoraŭ sendifekta je 2600 metroj. Ekzistas ankoraŭ la pordoj de Jerzual, Saint-Malo, Brest, Rebat kaj Saint-Louis. En 1357, je la tempo de la milito de sinsekvo de la Dukejo de Bretonio, Bertrand de Guesclin defendis sukcese la urbon sieĝitan de la anglaj trupoj. Li alfrontas Thomas de Canterbury en eksterordinara batalo kaj venkis. En 1364, post kelkaj malsukcesaj provoj, la duko Johano la 4-a sukcesis preni denove la regon de la urbo kaj tiam konstruis la turegon de la dukino Anne. Kiel ĉiuj aliaj Bretonaj urboj, Dinan estas definitive alligita al la Regno de Francio fine de la 15-a jarcento.
[redaktu] Konstruaĵoj
- Kastelo-muzeo de Dinan kaj la remparoj
- Saint-Malo-preĝejo: konstruado daŭris de la fino de la 15a jarcento ĝis la fino de la 19a jarcento. La preĝejo, kies stilo estas gotika kaj renesanca, estas precipe fama pro siaj fenestroj de la komenco de la 20a jarcento kaj pro la orgeno kaj ties diverskoloraj tuboj, fabrikita en Oldknow (Britio) en 1889.
- Horloĝ-turo: tiu sonorilturo de la 15a jarcento, 45 metrojn alta, estas simbolo de la prospero de la urbo. Ĝi ankoraŭ enhavas la sonorilon, kiun oferis la dukino Anne.
- Monaĥejo de Cordeliers: fondiĝis en la 13-a jarcento. La aktualaj konstruaĵoj konstruiĝis ekde la 15-a jarcento. La monaĥejo loĝigis la Ŝtatoj Ĝeneralaj de Bretonio en 1573 kaj 1634. Renovigita dum la 19-a jarcento, ĝi nun estas privata lernejo.
[redaktu] Naskiĝoj
- Jean Rochefort en 1924, aktoro
- Charles Pinot Duclos (1704-1772), aŭtoro
- Yves Guyot (1843-1928), politiko kaj ekonomisto
[redaktu] Eksteraj ligiloj
En la franca:
TTT-ejo de la urbo Dinan
Geografio de Bretonio, ttt-ejo de la urboj kaj regionoj bretonaj - Dinan
Dinan sur la ttt-ejo de la Nacia Instituto Geografia