Distribuita Lingvo-Tradukado
El Vikipedio
Lingvo > lingvistiko > komputila lingvistiko > DLT < komputila tradukado < komputiko
Distribuita Lingvo-Tradukado (angle : Distributed Language Translation) estis lingva-traduka projekto de Eŭropaj komisionoj (kaj de tiu financata) kun financa partopreno de la nederlanda aviada firmao Fokker fare de komputila-informadika firmao BSO (nun Atos Origin) en Utreĥto. La projekto celis aŭtomatan tradukadon el kaj en 12 eŭropajn lingvojn pere de interna "interlingvo" surbaze de Esperanto, kiun oni nomis ILO (Internacia Lingvo). Dum 80-aj jaroj estis invititaj pluraj esperantistoj-fakuloj pri diversaj teĥnikaj fakoj. Oni planis per tiel ĉi teĥnikigita lingvo (la DLT-a lingvo estis "uzata Esperanto" adaptita kaj leksike kaj gramatike por pli precizaj algoritmoj de tradukado) tre specialajn teĥnikajn tekstojn. En la teĥnika sfero de tradukado (ekz. el la angla al la franca, kun intertraduko al ILO kaj pluen) oni atingis ĉirkaŭ 95-procentan precizecon de tradukitaj frazoj. Dum la traduko oni kontrolis ne nur la specifan fakan terminaron, sed ankaŭ mallarĝan kaj larĝan kuntekstojn. En la sfero de tro ĝeneralaj tekstoj (ekzemple reportoj de UNESKO Asembleoj) la precizeco de traduko estis ĉirkaŭ 50 ĝis 60 procentoj. Jan Pospíšil (kun UEA-kodo jopo) kunlaboris en la fako aviado. Ĉifra kodo estis necesa, pro senĉesa atento de la sekreta polico en la tiama komunisma Ĉeĥoslovakio.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Io eta pri Aŭtomata Tradukado
Artikoloj de Klaus Schubert, kiu kunlaboris en BSO de 1985 ĝis 1992, en la finaj monatoj de DLT kiel projektestro.
Examples of Machine Translation : DLT (angle)
История интерлингвистики Historio de interlingvistiko (ruse) de Demetro Brechalov