Distrikto Spree-Neiße
El Vikipedio
Distrikto Spree-Neiße | |
---|---|
Bazaj informoj | |
federacia lando: | Brandenburgio |
distriktaro: | en Brandenburgio ne estas |
administra sidejo: | Forst (Lausitz) |
areo: | 1.647,87 km² |
enloĝantoj: | 140.309 (2004-06-30) |
loĝdenso: | 85 loĝantoj/km² |
regiona aŭtokodo: | SPN |
retejo: | landkreis-spree-neisse.de |
Situo de la distrikto ene de Brandenburgio | |
Situo de Brandenburgio ene de Germanio | |
La Distrikto Spree-Neiße (germane: Landkreis) situas en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio, kiu estas subŝtato de Germanio. La urbo Forst (Lausitz) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.647,87 km² loĝas 140.309 homoj; do meznombre 85 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Spree-Neiße estas signita per 12.
Najbaraj distriktoj estas norde Oder-Spree (8), nordokcidente Dahme-Spreewald (2), okcidente Oberspreewald-Lausitz (7), sude la saksaj subdistriktoj Niederschlesischer Oberlausitzkreis kaj Kamenz. Distrikto Spree-Neiße komplete ĉirkaŭas la eksteregionan urbon Cottbus kaj limas en la oriento al Pollando. En nordsoraba lingvo ĝia nomo estas Wokrejs Sprjewja-Nysa.
Brandenburgio | |
---|---|
Regionaj subdistriktoj | |
Barnim ~ Dahme-Spreewald ~ Elbe-Elster ~ Havelland ~ Märkisch-Oderland ~ Oberhavel ~ Oberspreewald-Lausitz ~ Oder-Spree ~ Ostprignitz-Ruppin ~ Potsdam-Mittelmark ~ Prignitz ~ Spree-Neiße ~ Teltow-Fläming ~ Uckermark |
|
Eksterregionaj urboj | |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.