Doba (Satu Mare)
El Vikipedio
Doba (Satu Mare) (hungare:Szamosdob) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 1 563 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1 899 (rumanoj, 16% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1543. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, (Szatmár vármegye). Administre apartenas al ĝi Boghiş, Dacia, Paulian, Traian.