Dobric
El Vikipedio
Dobric (dobrik) (hungare:Nagydebrek) estas vilaĝo en Rumanio orient-nordoriente de Bistriţa. En 1910 ĝi havis 516 loĝantojn (rumanoj); en 1992 1 110. Ĝia unua mencio skribe estas en 1456. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Belső-Szolnok, poste Szolnok-Doboka vármegye). Administre ĝi apartenas al Căianu Mic.