Dolchamar
El Vikipedio
Dolchamar [dolĉ-amar'] (antaŭe Dolcxamar) estas muzikgrupo kiu komenciĝis en 1999 en Londono, sed nun loĝas en Finnlando. Ĝi ludas elektronikan rokon kaj hiphopon. Dum la Internacia Junulara Kongreso en 2003 en Lesjöfors, Svedio, ili ŝanĝis sian nomon de Dolcxamar al Dolchamar.
[redaktu] Membroj
Post KEF 2005 la kantisto-verkisto Patrik Austin (Piechjo) estas la sola oficiala membro de Dolchamar, sed kutime en koncertoj kunmuzikas ankaŭ aliaj. Ekzemple en IS 2005/6 Minna-Leena Toikka fonkantis kaj Timo Ylönen ludis bason, sed en la somera turneo de 2006, inkluzive UK, IJK kaj IJS, Toni Mäki ludis bason kaj Hannu Linkola drumojn kaj perkutilojn. La lasta kunlaboris jam en la albumo Rebela Sono.
[redaktu] Diskografio
- Rebela Sono (2005) - (ĉiuj tekstoj skribite volitive per h-metodo kaj "x" anstataŭ "ks") Trovu la tekstojn.
- Junaj idealistoj
- Himno de Esperhe
- Akcidentoj
- Ni chiuj ni
- ...Kaj chi tio povas ighi nenio
- Kontra krusadanto
- Solaj paroj
- Subamighi
- Simia kaptilo
- Kr3yza festema injo
- Chinokta sento
- En Grekia
- Elektronika kompilo (2003) - Dolchamar kontribuis per du titoloj
- Lingvo intermonda (2000) (parto de Kolekto 2000)
- Malbonulo
- Ĉu vi pretas ? !
- Urbega nimfo
- Pacman
- Mi volas pli
- ...kaj pli...
- Tunel' tra la ter'
- Lingvo intermonda
- F--iĝu!
- Kun ikso (demoalbumo) (1999)
- Malbonulo
- Pacman
- Mi volas pli
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Dolchamar ĉe MusicExpress
- Ree bela sono, artikolo de Reinaldo Marcelo Ferreira en Monato 2005/07-08, p. 35