Donĉo Simeonov Ĥitrov
El Vikipedio
Donĉo Simeonov ĤITROV (1925- rnortis la 17-an de januaro 1991 en Sofio) estis bulgara esperantisto.
Lia aktiva movada katiero koncentriĝis al lia profesio kiel ĵurnalisto. Interalie li helpis fondi kaj dum multaj jaroj prezidis Internacian Ligon de Esperantistaj Foto-kino-magnetofon-amatoroj (ILEF), kaj estis dum longa periodo estrarano de Tut-monda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). La revuon Bulgara esperantisto li ĉefredaktis inter 1981 kaj 1988. Dokumentajn E-filmojn li faris pri la UK-oj de Sofio (1963) kaj Varno (1978) kaj pri aliaj temoj, kaj li iniciatis la jubilean filmon de Dobrzyński, Esperanto. En 1985 aperis lia sukcesa libro En la mirinda mondo de la kino.