Donald Evans Parrish
El Vikipedio
Donald Evans PARRISH (pariŝ), usonano, fabrikisto. Naskiĝis la 20-an de decembro 1889 en Milford (Iowa), mortis 1969.
E-isto de 1908. Reprezentante Komercan Ĉambron de Los Angeles vojaĝis en 25 diversaj landoj, 1911-12, reklamante tiun urbon per E-paroladoj. Organizinto de UK en San Francisco, 1915. Nacia sekr. de UEA de 1929.
Lia vidvino, Poula E. Parrish, estis dan-devena, kaj la familio Parrish estis unu el la plej fruaj, kiuj uzis Esperanton kiel hejman lingvon. Ambaŭ geedzoj bone konis la familion Zamenhof. La kongreso de ELNA en 1968 omaĝis al s-ro Parrish pro lia pli ol 60-jara aktiva laboro en la Esperanto-movado.
[redaktu] Verkoj
- Programo de lumbilda parolado pri Kalifornio, la mirlando de Ameriko
- Programma lekcij s tumannymi kartinam o Kalifornij (1912)
- Programme d' une conférence avec projections lumineuses sur la Californie (1911)