Donkiĥoto
El Vikipedio
La vorto donkiĥoto estas komuna nomo por signi homon, kiun karakterizas nepraktika idealismo, kiel la faman Don-Kiĥoto, protagonisto de la senmorta romano de Cervanteso. Tian manieron pensi, agi, konduti aŭ, ĝenerale, vivi, oni nomas donkiĥotismo.