Drūkšiai
El Vikipedio
Drūkšiai | |
---|---|
Koordinatoj | 55° 37' 17" N, 26° 36' 21" E Mapo |
Areo de la baseno | 613 km² |
Landoj de la baseno | Litovio, Belarusio |
Surfaca areo | 44,79 km² |
Averaĝa profundo | 7,6 m |
Maksimuma profundo | 33,3 m |
Surfaca alto | 141,6 m |
Drūkšiai (litove Drūkšiai, belaruse Дрысвяты, ruse Дрисвяты) estas lago situita en la nordoriento de Litovio kaj la regiono Vitebsko de Belarusio. La lago subtenas la Ignalinan nuklean centralon.
La plej granda profundao de la lago estas 33.3 m, kaj la averaĝa estas 7.6 m. La ujo de la lago estis formita dum la delokigo de la glaĉeroj per du ortaj vojoj, kiuj estis etenditaj de la nordo al la sudo kaj de la okcidento al la oriento. Maksimuma profundaĵo de la unua vojo estis 29 m, kaj de la dua - 33,3 m. La plej grandaj profundoj estas situitaj meze de la lago. La plej malprofunda akvo estas sur la suda kresto de la lago, la profundo tie estas ne pli granda ol 3 ĝis 7 m.