Duŝan Maruzzi
El Vikipedio
Duŝan MARUZZI [maruci] (naskiĝis la 1-an de julio 1883; mortis en 1956) estis kroata esperantisto, doktoro de juro kaj ĉefo de la statistika oficejo en Zagreb.
Li estis esperantisto de 1919. Tuj li okupis plej elstaran rolon. Li organizis la unuan jugoslavan Esperanto-kongreson en 1923 kaj estis unu el ĉefaj preparintoj de la tutŝtata asocio JEL, fondita en 1923. Dum multaj jaroj li estis prezidanto de la zagreba societo kaj de JEL. Krome li fondis Sudslavan Esperanto-Servon en 1922. Li estis iniciatinto de unua jugoslava E-organo Provo, Konkordo (1921). Li verkis Esperanto-gramatikon (tri kroataj kaj unu slovenaj eldonoj) kaj (kunlabore kun I. Rotkviĉ) de la Kroata-Esperanta vortaro. En 1929 li akiris ĉe la komerca fakultato en Zagreb docentecon pri Esperanto. Sennombraj propagandaj paroladoj en multaj juguslavaj urboj, multego da artikoloj en naciaj gazetoj, pluraj kursoj.